Situo de la Kongresejo:
Ni luos la konstruaĵojn de la kolegio, eksa internejo kaj iama monaĥejo Saint-Roch, en la municipo Ferrières en la provinco de Lieĝo, kiu situas en Valonio, la francligva parto de Belgio, kaj proksimas al la malmultaj germanlingvaj municipoj en Belgio.
Jen vi povas rigardi la lokon sur mapo.
La plej granda urbo apud nia JESejo estas Liège de tie vi povas tra Liège-Guillemins stacidomo alproksimiĝi.
La lernejo havas pli okcent lernantojn aktuale, do dum la lerneja
tempo estas 5 malsamaj buslinioj kiuj haltas ĉe ĝi, tamen bedaŭrinde ni
ne same profitos de tiu servo, ĉar ĝi malaktiviĝas dum la ne lerneja
tempo.
Tial ni jam ekkontaktis apartajn busservojn, negocante bonajn
prezon kaj kondiĉojn, por anstataŭi la mankantajn publikajn busojn por
vi.